Propono por la Celebrado de la Internacia Tago de Paco 2026
Kreado serve al PACO
Plifortigi la kulturon de paco* estas pli necese ol iam ajn en socioj alfrontantaj plurajn krizojn,
kie armitaj konfliktoj, malriĉeco, krizo de demokratioj, maljustecoj, diskriminacioj, klimata
senreguliĝo kaj trudataj migradoj de tutaj loĝantaroj kondukas al la neado de homaj rajtoj –
inkluzive la edukadon de knabinoj kaj virinoj – kaj pelas sociojn al senfinaj konfliktoj.
En la hodiaŭa fragmentiĝinta mondo, urĝas repripensi pacon kiel vivan kulturon, enkorpigitan
dinamikon. Repripensi pacon signifas respekti lingvajn kaj kulturajn diferencojn kaj la egalan
dignecon de ĉiuj homoj, solvi konfliktojn neperforte; ĝi signifas kultivi scivolemon kaj kritikan
pensadon ekde plej juna aĝo, por batali kontraŭ stereotipoj kaj antaŭjuĝoj kaj por vivi en la
vero. Tio estas do imagi malsaman mondon, kie kreemo kaj alieco fariĝas komuna lingvo kaj
pontoj inter diversecoj. Konstrui pacon signifas establi intergeneracian, interreligian kaj
interkulturan dialogon, reciprokan respekton kaj la progresigon de neperforto.
La NRO-j partneraj de UNESKO, riĉaj pro sia diverseco, kontribuas surloke ĝuste al tia dialogo.
La eventoj organizitaj de la grupo okaze de la Internacia Tago de Paco ekde 2012 kongruas
kun la ĉefa mandato de UNESKO konstrui pacon en la mensoj de viroj kaj virinoj, kaj baziĝas
sur kreemo kiel levilo por dialogo kaj inkluzivo. La du lastaj eventoj estis patronitaj de la
franca nacia Unesko-komisiono kaj la tradician subtenon de la Ligkomitato de NRO-j
partneraj de UNESKO.
Al día siguiente del 80o aniversario de las Naciones Unidas y en un momento en que la
Organización se encuentra gravemente amenazada, queremos anclar nuestro evento en
las prioridades globales de la UNESCO, a saber, la Igualdad de Género, los Jóvenes y
África, y celebrar el reconocimiento de la Fundación de las Tres Culturas.
En esta edición 2026, en tierra ibérica, tan cercana a África, se tratará de concebir la
Creación y el Arte como poderosas palancas de emancipación individual y colectiva,
para la igualdad, la inclusión y la participación ciudadana. A través de diversas
prácticas artísticas y culturales, las personas —en particular los jóvenes, las mujeres y
los públicos a menudo invisibilizados— pueden recuperar una capacidad de expresión,
de reconocimiento y de afirmación de su dignidad. El Arte se convierte así en un
espacio de libertad, de diálogo y de transformación social.
Per ĉi tiu evento en 2026, sur Iberia teritorio, tiel proksime al Afriko, ni celos rigardi Kreadon
kaj Arton kiel potencajn levilojn por individua kaj kolektiva emancipiĝo, por egaleco, inkluzivo
kaj civita partopreno. Tra diversaj artaj kaj kulturaj praktikoj, individuoj – precipe junuloj,
virinoj kaj grupoj ofte nevidebligitaj – povas retrovi kapablon sin esprimi, esti rekonataj kaj
emfazi sian dignon. Arto fariĝas tiel spaco por libereco, dialogo kaj socia transformo.
La evento en 2026 celas tiel aserti, ke progresigi Arton kaj Kreemon ne estas nur subteni formon
de estetika esprimo, sed implicas konkrete labori al konstruado de kulturo de paco, bazitan sur
ŝancegaleco, rekono de diverseco kaj partopreno en la kultura kaj demokratia vivo.
Laŭ la konkludoj de la evento en 2025, “arto ne estas nur distro; ĝi estas politika ago, milda
tamen neŝanceligebla forto por la Kulturo de Paco”.
.